Saltu al enhavo

BeOS

El Vikicitaro
BeOS-labortablo
BeOS-labortablo

BeOS estas operaciumo kreita en la 1990-aj jaroj en Kalifornio de la kompanio Be, Inc.

La sistemo favore distingiĝis de aliaj tiam popularaj sistemoj per sia fadenumeblo, mikrokerneco, subteno por plurprocesoraj arkitekturoj, 64-bita protokola dosiersistemo, kaj ege oportuna kaj simpla uzantinterfaco malgraŭ tre moderaj postuloj al la aparataro.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Se operaciumoj estus juĝataj nur laŭ inĝenierarto, BeOS estus memorata kiel unu el la plej bonegaj labortablaj sistemoj iam konstruitaj. Anstataŭe, ĝi fariĝis nur marĝena noto. Ne ĉar ĝi estis malrapida. Ne ĉar ĝi estis malstabila. Ne ĉar ĝi estis malbone desegnita. Sed ĉar ĝi aperis en la malĝusta tempo, kontraŭ la malĝustaj kontraŭuloj, en industrio kie teknologio sola ne venkas. » « If operating systems were judged purely on engineering, BeOS would be remembered as one of the greatest desktop OSs ever built. Instead, it became a footnote. Not because it was slow. Not because it was unstable. Not because it was badly designed. But because it showed up at the wrong time, against the wrong opponents, in an industry where technology alone doesn’t win. »
— dev.to
Citaĵo
« BeOS estis sufiĉe bona, memoru. Poziciita kiel plurmedia platformo, BeOS profitis de simetria plurprocesado, ĉiea fadenumado, procesora prioritato kaj BFS, propra 64-bita protokola dosiersistemo konata kiel BFS. Ĝi ankaŭ estis evoluigita laŭ la principoj de klareco kaj senorda dezajno. » « BeOS was pretty good, mind you. Positioned as a multimedia platform, BeOS benefited from symmetric multiprocessing, pervasive multithreading, preemptive multitasking and BFS, a custom 64-bit journaling file system known as BFS. It too was developed on the principles of clarity and an uncluttered design. »
— 9 to 5 mac