Saltu al enhavo

Aleksandr Radiŝĉev

El Vikicitaro

Redaktata!

Aleksandr Radiŝĉev
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Aleksandr Nikolajeviĉ Radiŝĉev (naskiĝis la 20-an de aŭgusto (31-an) 1749 – mortis la 12-an de septembro (24-an de februaro 1802) estis rusa verkisto, poeto, filozofo, ŝtatoficisto.

Citaĵoj

[redakti]

Vojaĝo de Peterburgo al Moskvo

[redakti]
Citaĵo
« Mi rigardis ĉirkaŭ min — animo mia vundiĝis pro suferoj de la homaro. Mi turnis mian rigardon internen de mi — kaj ekvidis, ke la suferoj de la homo devenas de la homo, kaj ofte nur pro tio, ke li malrekte rigardas la ĉirkaŭantajn lin aferojn. » « Я взглянул окрест меня — душа моя страданиями человечества уязвленна стала. Обратил взоры мои во внутренность мою — и узрел, что бедствия человека происходят от человека, и часто от того только, что он взирает непрямо на окружающие его предметы[1]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Rigardu rusan homon; oni trovos lin pensema. Se li deziras distri sin aŭ, kiel li mem tion nomas, se li deziras amuziĝi, do li iras al drinkejo. En gajo sia li estas impeta, kuraĝa, kverelema. Se okazas io malplaĉa, li tuj komencas diskuton aŭ batalon. — Haŭlisto, iranta al drinkejo kun la kapo malsupren kaj revenanta sangokovrita pro batoj, multon povas klarigi, antaŭe enigman en la historio rusia» « Посмотри на русского человека; найдешь его задумчива. Если захочет разгнать скуку, или, как то он сам называет, если захочет повеселиться, то идет в кабак. В веселии своем порывист, отважен, сварлив. Если что-либо случится не по нем, то скоро начинает спор или битву. — Бурлак, идущий в кабак повеся голову и возвращающийся обагренный кровию от оплеух, многое может решить, доселе гадательное в истории российской[2]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Ne, amiko mia! mi trinkas kaj manĝas ne nur por esti viva, sed ankaŭ pro tio ke mi trovas en tio nemalgrandan plezuron. Kaj mi konfesos al vi, kvazaŭ al la patro spirita, mi prefere pasigu nokton kun ĉarma knabino kaj endormiĝos, satiĝinta je volupto en brakumoj ŝiaj ol, profundiĝinte je hebreaj aŭ arabaj literoj, je ciferoj aŭ egiptaj hieroglifoj, mi penos apartigi spiriton mian de la korpo kaj serĉi en vastaj kampoj de deliro, simile al antikvaj kaj novaj spiritbatalantoj. Post kiam mi mortos, estos sufiĉe da tempo por sensiveco kaj spirito mia vagados ĝissate. » « Нет, мой друг! я пью и ем не для того только, чтобы быть живу, но для того, что в том нахожу немалое услаждение чувств. И покаюся тебе, как отцу духовному, я лучше ночь просижу с пригоженькою девочкою и усну, упоенный сладострастием в объятиях ее, нежели, зарывшись в еврейские или арабские буквы, в цыфири или египетские иероглифы, потщуся отделить дух мой от тела и рыскать в пространных полях бредоумствований, подобен древним и новым духовным витязям. Когда умру, будет время довольно на неосязательность и душенька моя набродится досыта[3]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« [pri Valdajo] Tiu ĉi nova urbeto laŭdire estis enloĝita dum regado de la caro Aleksej Miĥajloviĉ je militkaptitaj poloj. La urbeto rimarkindas per aminklino de ties loĝantoj, speciale de fraŭlinoj» « Новый сей городок, сказывают, населен при царе Алексее Михайловиче взятыми в плен поляками. Сей городок достопамятен в рассуждении любовного расположения его жителей, а особливо женщин незамужних[4]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Kiu ne vizitis Valdajon, kiu ne konas valdajajn kringojn kaj valdajajn rozvangajn junulinojn? Ĉiun veturinton arogaj valdajaj kaj honton forgesintaj junulinoj haltigas kaj penas ardigi en la vojaĝanto volupton, profiti lian senavaremon koste de sia pudoro. Komparante morojn de loĝantoj de tiu ĉi vilaĝo transformita je urbo kun moroj de aliaj rusiaj urboj, oni povas ekpensi ke tiu ĉi vilaĝo estas la plej antikva kaj ke malĉastaj moroj estas nuraj restaĵoj de ĝia antikva estiĝo. Sed ĉar ĝi estas enloĝata ne pli ol cent jarojn, oni povas imagi kiom malĉastaj estis la unuaj ĝiaj loĝantoj. » « Кто не бывал в Валдаях, кто не знает валдайских баранок и валдайских разрумяненных девок? Всякого проезжающего наглые валдайские и стыд сотрясшие девки останавливают и стараются возжигать в путешественнике любострастие, воспользоваться его щедростью на счет своего целомудрия. Сравнивая нравы жителей сея в города произведенныя деревни со нравами других российских городов, подумаешь, что она есть наидревнейшая и что развратные нравы суть единые токмо остатки ее древнего построения. Но как немного более ста лет, как она населена, то можно судить, сколь развратны были и первые его жители[5]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« [pri Valdajo] La vojaĝanto, interkonsentinte pri sia restado kun servema maljunulinojunulo, ekloĝas en domo, kie li intencas fari oferon al la odorata Lada. Venis nokto. Banejo por li jam estas preta. La vojaĝanto senvestiĝas, iras al la banejo, kie lin renkontas la mastrino, se ŝi estas juna, aŭ ŝia filino, aŭ parencinoj ŝiaj, aŭ najbarinoj. Ili frotpurigas liajn lacajn membrojn; ili forlavas liajn malpuraĵojn. Tion ĉi ili faras forigine siajn vestojn, ardigas en lia voluptofajron, kaj li pasigas tie nokton, perdante monon, sanon kaj valoran dum la vojaĝo tempon. Okazis laŭdire ke malatentan kaj malfortiĝintan pro amoraj heroaĵoj kaj vino, tiuj ĉi voluptaj monstroj mortigis por profiti liajn posedaĵojn. Mi ne scias ĉu tio estas vero, sed estas la vero ke aroganteco de la valdajaj junulinoj reduktiĝis. Kaj kvankam ili ne rifuzos ankaŭ nun kontentigi la dezirojn de la vojaĝantoj, sed la antaŭa aroganteco ne videblas je ili. » « Путешественник, условясь о пробывании своем с услужливою старушкою или парнем, становится на двор, где намерен приносить жертву всеобожаемой Ладе. Настала ночь. Баня для него уже готова. Путешественник раздевается, идет в баню, где его встречает или хозяйка, если молода, или ее дочь, или свойственницы ее, или соседки. Отирают его утомленные члены; омывают его грязь. Сие производят совлекши с себя одежды, возжигают в нем любострастный огнь, и он препровождает тут ночь, теряя деньги, здравие и драгоценное на путешествие время. Бывало, сказывают, что оплошного и отягченного любовными подвигами и вином путешественника сии любострастные чудовища предавали смерти, дабы воспользоваться его имением. Не ведаю, правда ли сие, но то правда, что наглость валдайских девок сократилася. И хотя они не откажутся и ныне удовлетворить желаниям путешественника, но прежней наглости в них не видно[6]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Amkroniko tekstas, ke la valdajaj belulinoj pro la amo ne mortis... eble nur en hospitalo» « Любовная летопись гласит, что валдайские красавицы от любви не умирали... разве в больнице[7]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Valdajaj moroj translokiĝis ankaŭ al la proksima poŝta stacio Zimnogorje[8]. Ĉi tie la vojaĝanton povas atendi la sama akcepto kiel en Valdajo. Unue ekvideblos rozvangaj junulinoj jun kringoj. » « Нравы валдайские пересилилися и в близ лежащий почтовый стан Зимногорье. Тут для путешественника такая же бывает встреча, как и в Валдаях. Прежде всего представятся взорам разрумяненные девки с баранками[9]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Se la edzo havas dek jarojn kaj la edzino dudek kvin, kiel tio okazas inter la kamparanoj; aŭ la edzo havas havas kvindek kaj la edzino dek kvin aŭ dudek, kiel tio okazas inter la nobeloj, — ĉu povas esti reciproka sento» « Если муж десяти лет, а жена двадцати пяти, как то бывает часто во крестьянстве; или муж пятидесяти, а жена пятнадцати или двадцати лет, как то бывает во дворянстве, — может ли быть взаимное чувств услаждение?[10]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Oni printu ĉiuj ĉion ajn laŭplaĉe. Kiu konsideros sin ofendita je eldonaĵoj, tiu procesu formale. Mi ne ŝercas. La vortoj ne ĉiam estas agoj, la pensoj ne estas krimoj» « Пускай печатают все, кому что на ум ни взойдет. Кто себя в печати найдет обиженным, тому да дастся суд по форме. Я говорю не смехом. Слова не всегда суть деяния, размышления же не преступления[11]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Bestoj avidaj, hirudoj nesatigeblaj, kion ni lasas al la kamparano? tion kion ni ne povas forpreni — aeron. Jes, nuran aeron. Ni forprenas de li nemalofte ne nur la fruktojn de la tero, panon kaj akvon, sed ankaŭ la lumon. — La leĝo malpermesas forpreni de li la vivon. — Sed eble nur tuj. Kiom da manieroj ekzistas por forpreni ĝin de li laŭgrade! » « Звери алчные, пиявицы ненасытные, что мы крестьянину оставляем? то, чего отнять не можем, — воздух. Да, один воздух. Отъемлем нередко у него не токмо дар земли, хлеб и воду, но и самый свет. — Закон запрещает отъяти у него жизнь. — Но разве мгновенно. Сколько способов отъяти ее у него постепенно![12]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Antaŭkondiĉo de klereco estas la lingvolernado [...] » « Преддверие ученности есть познание языков [...][13]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Sed se Lomonosov ne atingis grandecon je esplorado de naturo, li belajn fenomenojn ĝiajn priskribis por ni je lingvaĵo pura kaj klara. Kaj, kvankam ni ne trovas je liaj verkoj rilataj al la naturscienco, fajnan instruiston de naturo, ni trovos tamen instruiston rilate la vorton kaj ĉiam dignan ekzemplon sekvindan. » « Но если Ломоносов не достиг великости в испытаниях природы, он действии ее великолепные описал нам слогом чистым и внятным. И, хотя мы не находим в творениях его, до естественныя науки касающихся, изящного учителя естественности, найдем, однако же, учителя в слове и всегда достойный пример на последование[14]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Sekvante la veron, ni ne serĉu en Lomonosov grandan historiiston, ne komparu lin kun Tacito, RaynalRobertson; ni ne metu lin sur la nivelon de Marggraf aŭ Rüdiger[15], pro tio ke li okupiĝis pri kemio. Se tiu ĉi scienco plaĉis al li, se multaj naturaĵoj plaĉis, tamen lia vojo estis la vojo de la sekvanto. Li vagadis laŭ la vojoj jam faritaj kaj en nekalkulebla riĉaĵo de la naturo li trovis eĉ ne la plej etan herbeton, kiun ne vidis okuloj pli bonaj ol la liaj, nek ekvidis li plej profundan risorton en la aĵoj, kiun ne trovus liaj antaŭuloj [...] Lomonosov sciis generi elektron, sciis forkonduki la fulmobatojn, sed Franklin estis en tiu ĉi scienco konstruisto dum Lomonosov estis nura metiisto. » « Следуя истине, не будем в Ломоносове искать великого дееписателя, не сравним его с Тацитом, Реналем или Робертсоном; не поставим его на степени Маркграфа или Ридигера, зане упражнялся в химии. Если сия наука была ему любезна, если многие естественности, но шествие его было шествие последователя. Он скитался путями проложенными, и в нечисленном богатстве природы не нашел он ни малейшия былинки, которой бы не зрели лучшие его очи, не соглядал он ниже грубейшия пружины в вещественности, которую бы не обнаружили его предственники [...] Ломоносов умел производить электрическую силу, умел отвращать удары грома, но Франклин в сей науке есть зодчий, а Ломоносов рукодел[16]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]
Citaĵo
« Lomonosov, kompreninte ridindecon de polaj vestoj de niaj poemoj, forigis de ili fremdan duonkaftanon. Montrinte bonajn ekzemplojn de novaj poemoj, li metis sur siajn sekvantojn bridon de granda ekzemplo, kaj neniu ĝis nun kuraĝis devojiĝi de ĝi. Malfeliĉe okazis ke Sumarokov estis en la sama tempo; kaj li estis bonega poeto. Li uzis la poemojn laŭ ekzemplo de Lomonosov kaj nun sekvante lin ĉiuj ne povas imagi ke povus esti poemoj aliaj ol jamboj, ol tiuj per kiuj verkis ambaŭ tiuj ĉi uloj. Kvankam ambaŭ poetoj instruis regulojn de aliaj poemverkadoj, kaj Sumarokov lasis ekzemplojn en ĉiuj specoj, sed ili estis tiom malgravaj ke trovis neniun sekvanton. » « Ломоносов, уразумев смешное в польском одеянии наших стихов, снял с них несродное им полукафтанье. Подав хорошие примеры новых стихов, надел на последователей своих узду великого примера, и никто доселе отшатнуться от него не дерзнул. По несчастию случилося, что Сумароков в то же время был; и был отменный стихотворец. Он употреблял стихи по примеру Ломоносова, и ныне все вслед за ними не воображают, чтобы другие стихи быть могли, как ямбы, как такие, какими писали сии оба знаменитые мужи. Хотя оба сии стихотворцы преподавали правила других стихосложений, а Сумароков и во всех родах оставил примеры, но они столь маловажны, что ни от кого подражания не заслужили[17]»
— Aleksandr RadiŝĉevVojaĝo de Peterburgo al Moskvo [1790]

Pri la aŭtoro

[redakti]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 43.
  2. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 46.
  3. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 75.
  4. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 114.
  5. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 114.
  6. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 114.
  7. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 115.
  8. Nun — vilaĝo Zimogorje en Valdaja distrikto, Novgoroda provinco.
  9. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 116.
  10. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 123.
  11. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 145–146.
  12. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 188–189.
  13. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 192.
  14. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 201.
  15. Oni supozas ke temas pri Andreas Rüdiger aŭ Christian Friedrich Rüdiger.
  16. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 200–201.
  17. Радищев А. Н. Путешествие из Петербурга в Москву. М., 1973. С. 164.