Saltu al enhavo

Juvenalo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Decius Junius Juvenalis)
Juvenalo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Juvenalo (latine, Decius Junius Juvenalis) estis latina poeto de la malfrua 1-a kaj frua 2-a jarcentoj, kiu famas pro siaj satiroj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La deziro pri mono kreskas same kiel mono mem. »
Citaĵo
« Mono, de kie ajn ĝi venas, bonodoras. »
Citaĵo
« La feliĉa viro estas pli malofta ol blanka korvo»
Citaĵo
« Kiu posedas la teron, tiu posedas ĝis la ĉielo»
Citaĵo
« Estas granda malsaĝo vivi malriĉe por morti riĉa. »
Citaĵo
« La naturo neniam diras unu aferon kaj saĝo alian. »
Citaĵo
« Kritiko estas malsevera ĉe la korvo, sed neforigebla ĉe la kolombo»
Citaĵo
« Kio donas valoron al plezuro estas uzi ĝin malofte. »
Citaĵo
« Aliaj viroj estas mastroj de sia riĉaĵo; la avarulo estas sklavo de sia propra. »
Citaĵo
« Viroj, kiuj havas la samajn malvirtojn, subtenas unu la alian. »
Citaĵo
« Pli ol morto estas timi maljunecon»
Citaĵo
« La vojo al la domo de amiko neniam estas longa. »
Citaĵo
« Ĉiuj volas scii, sed nur kelkaj pretas pagi la prezon»
Citaĵo
« Sana menso en sana korpo »
Citaĵo
« Neniu subite fariĝas malbona. » « Nemo repente fuit turpissimus. »
Citaĵo
« Neniu homo ricevos mian helpon por rabo kaj tial neniu guberniestro aldonos min al sia teamo. » « me nemo ministro fur erit, atque ideo nulli comes exeo »
Citaĵo
« Kiu rigardas la Gardistojn» « (Latine) Quis custodiet ipsos custodes? »