Ĉinaj proverboj

El Vikicitaro
Ĉinaj proverboj
Aliaj projektoj

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« La energio de la malnova generacio inspiras la novan. » « 長江後浪推前浪 »
— 汉语成语俗语对照词典. 南京大学出版社. 2008. p. 162. ISBN 7305052116.
Citaĵo
« Legi dekmil librojn ne utilas kiel vojaĝi dekmil mejlojn. »
— 讀萬卷書不如行萬裡路
Citaĵo
« Ne prokrastu ĝis morgaŭ tion, kio povas esti finita hodiaŭ. » « 今日事,今日畢 »
— Bahasa Cina. Pelangi Publishing Group Bhd. p. 26. ISBN 9833531105.
Citaĵo
« Kiam la arbo falas, la simioj disiĝas. » « 樹倒猢猻散 »
Citaĵo
« Lerni sen pensi estas senutile, pensi sen lerni estas danĝere. »
— Konfuceo
Citaĵo
« Jado devas esti ĉizita por esti gemo. »
Citaĵo
« Akvo tro pura ne havas fiŝon. »
Citaĵo
« Amu min kiam mi malplej meritas tion, ĉar tiam mi plej bezonas tion. »
Citaĵo
« Bonŝanca estas tiu, kiu vivas en trankvilaj tempoj. »
Citaĵo
« Dek mil kilometra vojaĝo komenciĝas per unu paŝo»
Citaĵo
« Demandu tion, kion vi ne scias kaj vi estos stultulo dum kelkaj minutoj; ne demandu, kaj vi estos stultulo dum la tuta vivo. »
Citaĵo
« Diru al mi kaj mi forgesos, montru al mi kaj mi povus memori, enmiksu min kaj mi komprenos. »
Citaĵo
« Falanta arbo pli bruas ol kreskanta arbaro. »
Citaĵo
« Guto da inko povas pli ol cent privilegiajn memorojn. »
Citaĵo
« Ĝuu la vivon, estas pli malfrue ol vi pensas. »
Citaĵo
« Homoj beligas sian haron ĉiutage, kial ne sian koron»
Citaĵo
« Kiam mono parolas, la vero silentas. »
Citaĵo
« Kiu faras bonon por aliaj, tiu faras sian propran. »
Citaĵo
« La belaj vojoj ne kondukas malproksimen. »
Citaĵo
« La plej bona fermita pordo estas tiu, kiun oni povas lasi malfermita. »
Citaĵo
« La senkulpeco de muso povas movi elefanton. »
Citaĵo
« Lernado estas trezoro, kiu sekvos sian posedanton ĉie. »
Citaĵo
« Ne malesperu: el la plej nigraj nuboj falas akvo pura kaj fekunda. »
Citaĵo
« Ne sufiĉas fiŝkapti per bonaj intencoj. Vi ankaŭ devas porti reton. »
Citaĵo
« Ne timu esti malrapida, nur timu ĉesi»
Citaĵo
« Ne zorgu pri tio, ke vi ne estas konata. Zorgu pri tio, ke vi estas konatinda. »
Citaĵo
« Neniam mortigu muŝon sur la kapo de tigro. »
Citaĵo
« Nenio mankas ĉe la riĉulaj funebroj, krom iu, kiu sentas sian morton»
Citaĵo
« Neniu baniĝas dufoje en la sama rivero, ĉar ĝi ĉiam estas alia rivero kaj alia homo. »
Citaĵo
« Nur naĝante kontraŭ la fluo eblas atingi la fonton. »
Citaĵo
« Por tiuj, kiuj ne scias, kien ili volas iri, ĉiuj vojoj estas bonaj. »
Citaĵo
« Rapidu malrapide. »
Citaĵo
« Raportu, kaj mi forgesos; montru, kaj mi memoros; partoprenigu min; kaj mi lernos.[1] »
— Ĉina proverbo
Citaĵo
« Saĝo konsistas en scii, ke vi scias, kion vi scias kaj scii, ke vi ne scias, kion vi ne scias. »
Citaĵo
« Se problemo havas solvon, ne necesas zorgi. Se ĝi ne havas solvon, zorgo estas senutila. »
Citaĵo
« Se vi planas por jaro, plantu rizon. Se vi planas por du jardekoj, plantu arbojn. Se vi planas dumvive, eduku homon. »
Citaĵo
« Venku la malamikon sen makuli la glavon. »
Citaĵo
« Vivu ĉiun tagon de via vivo kvazaŭ ĝi estus la lasta... iam vi pravos. »
Citaĵo
« Tigra patro ne havas hundofilojn.[2] » « (Ĉin) 虎父無犬子 »
Citaĵo
« Drako naskis drakon, fenikso naskis fenikson, gefiloj de muso povas fosi truojn.[2] » « (Ĉin)龍生龍,鳳生鳳,老鼠生的兒子會打洞。 »
Citaĵo
« Eĉ la plej malbela ĉevalo kapablas forte piedbati.[2] » « (Ĉin)醜醜馬也有一步踢。 »
Citaĵo
« Glacio alta tri metrojn ne kreiĝis pro nokta malvarmo.[2] » « (Ĉin)冰涷三尺,非一日之寒。 »
Citaĵo
« Iu ajn ŝelo de ovo havas fendon.[2] » « (Ĉin)雞蛋再密也有縫。 »
Citaĵo
« Se la bopatrino estas babilema, la bofilino estas surdema.[2] » « (Ĉin)雜唸大家出蠻皮新婦。 »
Citaĵo
« Unu vido taŭgas pli ol cent aŭdoj.[2] » « (Ĉin)百聞不如一見 »
Citaĵo
« Legu pli ol dek milojn da libroj, sed ankaŭ vojaĝu pli ol dek milojn da lioj.[2] » « (Ĉin)讀萬卷書,行萬里路 »
Citaĵo
« Per granda peno eĉ la fera pistilo iĝas brod-kudrilo.[2] » « (Ĉin)功夫下得深,鐵杵磨成繡花針 »
Citaĵo
« La bonŝanco turniĝas, dek jarojn ĉe orienta flanko de rivero kaj dek jarojn ĉe okcidenta flanko de rivero.[2] » « (Ĉin)風水輪流轉,十年河東十年河西 »
Citaĵo
« Homoj, kiuj rilatas kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos.[2] » « (Ĉin)相遇得到 »
Citaĵo
« Se vi iras malproksimen, vi komencis proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte.[2] » « (Ĉin)行遠必自邇,登高必自卑 »

Referencoj

  1. Revuo Brazilei n-ro 5 2007 p. 52
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Ĉinaj proverboj ĉe uea.facila.org