Tibor Sekelj

El Vikicitaro
Tibor Sekelj
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero; naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano, ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Estas facile kaj dolĉe dediĉi sin al io, kion ni ŝatas, pri kio oni revas aŭ sentas idealon. Sed la tuta sinofero pro io, kion oni nur akceptas pro amo al aliulo kaj persisti en ĝi ĝis la vivofero, estas io grandioza. »
— Tempesto super akonkagvo, paĝo 104, eldonita de Serbia Esperanto-Ligo en 1959