Subpremo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Subpremado)
Subpremo
Subpremo
Subpremo
Aliaj projektoj
Subpremo en Vikipedio
Subpremo en Komuneja kategorio
Subpremo en Vikivortaro

Subpremo estas obeigo de iu.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Subpremado de la kritika pensado komenciĝas kutime en frua aĝo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Freŭdo substrekis subpremadon de “malbonajpensoj; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “bonaj” pensoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe Hitlero mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas Dio, Sorto, Neceso, Historio kaj Naturo. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: simbolon de subpremanta forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Nia epoko simple neas la morton, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la vivo. Anstataŭ transformi konsciadon de la morto kaj suferoj je unu el plej fortaj stimuloj al la vivo — je bazon de la homa solidareco, je katalizilo, sen kiu ĝojo kaj entuziasmo perdas intensecon kaj profundecon — la individuo devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Se subpremado de la materialaj bezonoj instigas al rezisto, do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la konscio, ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala defendo. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema homo ni trovos eĉ ne spuron de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la konservativismo, timo de libereco — unuvorte, de la reakcia pensado. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« …la sperto montras ke la plej danĝera momento por malbona registaro venas kutime kiam ĝi komencas reformi sin. Nur geniulo povas savi reganton, kiu entreprenis provon plibonigi staton de siaj regatoj post longa subpremado. Malbono, kiun oni longe toleradis kiel neeviteblan, iĝas neeltenebla pro unusola penso ke oni povas ĝin eviti. Kaj ŝajnas ke forigataj malbonaĵoj nur pli forte substrekas tiujn restintajn kaj faras ilin eĉ pli dolorigaj: malbono efektive malkreskas, sed senteblas pli. »
— Alexis de Tocqueville, La malnova reĝimo kaj revolucio [1856]
Citaĵo
« Edukado estas doktrinizado se vi estas blankulo — subpremado se vi estas nigrulo. » « Education is indoctrination if you're white - subjugation if you're black. »
— James Baldwin
Citaĵo
« La potencoj, kiuj incitas antisemitismon estas la potencoj aranĝitaj kontraŭ subpremataj homoj tutmonde, inkludante palestinanojn. La lukto kontraŭ antisemitismo estas ankaŭ la lukto por la palestina libereco. » « The forces fomenting antisemitism are the forces arrayed against oppressed people around the world, including Palestinians; the struggle against antisemitism is also the struggle for Palestinian freedom. »
— Bernie Sanders"How to Fight Antisemitism" en Jewish Currents
Citaĵo
« Se vi estas neŭtrala en maljustaj situacioj, vi elektis la flankon de la subpremanto. Se elefanto havas sian piedon sur la vosto de muso kaj vi diras vin neŭtrala, la muso ne aprezos vian neŭtralecon. » « If you are neutral in situations of injustice, you have chosen the side of the oppressor. If an elephant has its foot on the tail of a mouse and you say that you are neutral, the mouse will not appreciate your neutrality. »
— Desmond Tutu, citita en Ending Poverty As We Know It: Guaranteeing a Right to a Job at a Living Wage (2003) de William P. Quigley, pĝ. 8