Sanĉo Panzo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Proverboj de Sanĉo Pansa)

La PROVERBOJ cititaj de Sansĉo Pansa: En Don_Kiĥoto la kamparano iĝinta ŝildisto Sanĉo Pansa uzas amason da proverboj parolante, jen:

Citaĵo
« Bono venu kaj al mi sin premu. »
Citaĵo
« Disdonado de ludkartoj ne faras la tranĉon. »
Citaĵo
« En bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo. »
Citaĵo
« Kiu donas la alarmon sidas sekura. »
Citaĵo
« Pli bonas « jen prenu » ol granda « morgaŭ venu ». »
Citaĵo
« Se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron. »
Citaĵo
« Necesas saĝon disponi por gardadi kaj por doni. »
Citaĵo
« Kiu havas sian patron urbestro, povas procesi senriske. »
Citaĵo
« Kiun Dio preferas, tiu prosperas. »
Citaĵo
« Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana. »
Citaĵo
« La stultaj diroj de la riĉaj rangas en la mondo kiel maksimoj. »
Citaĵo
« Ŝanĝiĝu al mielo kaj la muŝoj vin manĝos. »