Piedo

El Vikicitaro
Piedo
Piedo
Piedo
Aliaj projektoj
Piedo en Vikipedio
Piedo en Komunejo
Piedo en Komuneja kategorio
Piedo en Vikivortaro

Piedo estas ekstrema, artikigita parto de: a) la gambo de homo kaj simio; b) la membroj de aliaj vertebruloj, servanta por stari kaj paŝi.

Citaĵoj[redakti]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Ritmo origine estas ritmo de piedfrapoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe sidado la homo uzas fremdajn krurojn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna seĝo devenas de la trono, la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ bestoj, devigitaj porti la reganton. Kvar piedoj de la seĝo anstataŭas la krurojn de la besto — ĉevalo, bovo, elefanto; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ kaŭri. Ĝi havas tute alian sencon: sidado sur la seĝo estis distingo. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur sklavojn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ili devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Dum la plenumado la dirigento estas gvidanto de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas anataŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la piedo, sed levita mano. Fluo de la muziko, vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la vojo, kiun devus trapaŝi la piedoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Stari per unu piedo en la tombo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]