Peter Greenaway

El Vikicitaro
Peter Greenaway
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Peter Greenaway (naskiĝis la 5-an de aprilo 1942) estas angla filmreĝisoro de kimra deveno.

Citaĵoj[redakti]

Filmo A Zed and Two Noughts (litero Z kaj du nuloj, alivorte "Zoo")[redakti]

Citaĵo
« Eblus nun diri ke ĉiuj bestoj vivas en zooj, ĉu temas pri la Zoo de Londono aŭ pri sovaĝbesta parko en Niĝerio. Eble diskuteblas pri la kvalito de la zoo. » « It could be said now that all animals live in zoos, whether it is a zoo in Regent's Park, London or a Nigerian Game Reserve. Perhaps what's left to argue is only the zoo's quality. »
— el la enkonduko de la publikigita filma scenaro
Citaĵo
« Ĉu bestoj estas kiel trafikakcidentoj - diaj agoj aŭ nuraj akcidentoj - bizaraj, tragikaj, farsaj, metitaj nuntempe en scenaron fare de genia rakontisto, s-ro Charles Darwin» « Are animals like car-crashes -- Acts of God or mere Accidents -- bizarre, tragic, farcical, plotted nowadays into a scenario by an ingenious storyteller, Mr C Darwin? »
— el la enkonduko de la publikigita filma scenaro
Citaĵo
« Kino estas komunikilo multe tro riĉa kaj kapabla ke oni lasu ĝin nur al la rakontistoj. » « Cinema is far too rich and capable a medium to be merely left to the storytellers. »
— el la enkonduko de la publikigita filma scenaro

Filmo The Belly of An Architect (la ventro de arkitekto)[redakti]

Citaĵo
« ...Isaac Newton, la temo de ĉi-"kuko", estas en la monujo de ĉiu anglo ... lia bildo estas sur la monbileto de unu brita pundo[1]. Mi ĉiam portas unu ĉe mi por bonŝanco. Homo kiu malkovris la graviton kaj sukcese sekurigis niajn piedojn ĉe la grundo estas bona akompananto. Fiksante nin al la tero, li ebligis al ni - egalanime - permesi al niaj kapoj resti en la nuboj. » « ... Sir Isaac Newton, the subject of this cake, is in every Englishman's wallet... he's on the English one-pound note. I always carry one on me for good luck. A man who discovered gravity and thus successfully secured our feet on the ground is a good companion. In fixing us to the earth, he enabled us - with equanimity - to permit our heads to remain in the clouds. »

Referencoj

  1. Fakte tiel estis inter la jaroj 1978 kaj 1988; nun ne plu ekzistas monbileto de unu pundo