Patriotismo

El Vikicitaro

Iri al: navigado, serĉi
  • Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon al alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.
  • La ideo patriotismo ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgrava ideo, kaj kiu endas resti malgrava.
  • Nia vera patrujo estas nia haŭto.
  • Vere bona patrioto ne partoprenas en milito.
  • Ne patrioto sed murdisto aŭ idioto,murdas siajn homfratojn en milito.
  • Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al Milit-farantoj ne mankas patriotoj.
  • Kiu murdas homojn kiel patrioto,estas aŭ murdisto aŭ idioto.