Orgasmo

El Vikicitaro
Orgasmo
Orgasmo
Orgasmo
Aliaj projektoj
Orgasmo en Vikipedio
Orgasmo en Komuneja kategorio

Orgasmo estas kulmino de la seksumado, kiam oni ricevas plej profundan seksan plezuron.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Verki libron estas kiel amori. Ne zorgu pri la orgasmo, zorgu pri la procedo. » « Escribir es como hacer el amor. No te preocupes por el orgasmo, preocúpate del proceso. »
— Isabel Allende
Citaĵo
« La ideo pensi vin orgasme ne estas nova. Komence de la 1970-aj jaroj, la esplora teamo Masters kaj Johnson dokumentis la fortan ligon inter sekseco kaj penso. La rilato estas precipe forta ĉe virinoj, diras doktoro Ian Kerner, aŭtoro kaj seksterapiisto. "La cerbo estas la plej potenca seksorgano", li diras. Viroj, li aldonas, multe pli malfacile atingas orgasmon sen ia ajn tuŝo, sed estas dokumentitaj kazoj ĉe virinoj. »
— Aina Hunter
Citaĵo
« Super lia skribotablo en Universitato Rutgers, psikologia profesoro Barry Komisaruk havas enkadrigitan bildon, kiel aspektas virina cerba agado dum orgasmo. Ĝi aspektas kiel sunsubiro. Ĉiu grava regiono de ŝia cerbo ekbruliĝas ĉe la kulmino. »
— Merissa Nathan Gerson
Citaĵo
« Estas bonaj kialoj kredi ke orgasmoj dum dormado ne estas fakte la rezulto de genitala stimulo, sed anstataŭe kreiĝas en la cerbo. »
— Barry R. Komisaruk, Beverly Whipple kaj Sara Nasserzadeh
Citaĵo
« Orgasmo estas mirinda por via cerbo. Multaj malsamaj regionoj estas aktivigitaj, kio signifas ke ili ricevas multan sangofluon. Ĝi estas speco de ekzercado por via cerbo. »
— Hanson O'Haver (13-an de februaro2017)
Citaĵo
« Kiam vi vere spertas orgasmon, "pli ol 30 ĉefaj cerbaj sistemoj estas aktivigitaj", diras Komisaruk. "Ĝi ne estas loka, diskreta evento. Ne ekzistas orgasma centro. Ĝi estas ĉie". »
— Joseph Stromberg
Citaĵo
« Malgraŭ tio ke orgasmo estas preskaŭ universala homa fenomeno, ni ankoraŭ ne scias tiom multe pri ĝi. La kvanto de spekulado kontraŭ realaj datumoj pri ĝi kaj la funkcio kaj valoro de orgasmo estas rimarkinda. »
— Kayt Sukel

Vidu ankaŭ[redakti]