Objektiveco

El Vikicitaro
Objektiveco
Aliaj projektoj
Objektiveco en Vikipedio
Objektiveco en Vikivortaro

Objektiveco estas eco de iu, io objektiva, do efektive ekzistanta ekster la penso; bazita sur senpartia esploro, sendependa de individuaj plaĉoj.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Narcisismo estas rekte kontraŭa al la objektiveco, saĝo kaj amo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]