Marjorie Boulton
El Vikicitaro
la proverbaro de Marjorie BOULTON[redakti]
- Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
- Malforta kandelo venas : mallumo jam ne tute plenas.
- Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
- Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
- Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
- Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por hipopotamo.
- Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
- Ore belas la fazano ; blue belas genciano.
- Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono.
- Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
- Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas.
- Multaj milonoj iĝas milionoj.
- Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.
- Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA.