Mae West

El Vikicitaro
Mae West
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Mae West (1932)

Mary Jane "Mae" West (Mej Ŭest) (17an de aŭgusto, 1893 – 22an de novembro, 1980) estis usona aktorino, kantistino, dramaturgo, scenaristo, komediisto kaj seksa simbolo kies distrartista kariero daŭris sep jardekojn, konata pro sia frivola duoblesencemo kaj forta seksa sendependeco.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiam mi estas bona mi estas bonega, sed kiam mi estas malbona mi estas pli bona. » « When I'm good I'm very good, but when I'm bad I'm better. »
Citaĵo
« Ne estas la viroj en mia vivo kio valoras—estas la vivo en miaj viroj. » « It's not the men in my life that counts -- it's the life in my men. »
Citaĵo
« Tiom da viroj...maltiom da tempo» « So many men... so little time. »
Citaĵo
« Mi ĝenerale evitas tenton, krom se mi ne povas rezisti ĝin. » « I generally avoid temptation unless I can't resist it. »
Citaĵo
« Viro enamiĝinta estas kiel kupono eltondita—estas tempo enkasigi ĝin. » « A man in love is like a clipped coupon -- it's time to cash in. »
Citaĵo
« Viro en la domo...valoras du en la strato» « A man in the house... is worth two in the street. »
Citaĵo
« Edzeco estas inda institucio, sed mi ne estas preta por institucio. » « Marriage is a fine institution, but I'm not ready for an institution. »
Citaĵo
« Mi ŝatas du specojn da viroj: enlandaj kaj eksterlandaj. » « I like two kinds of men: domestic and imported. »
Citaĵo
« Ĉu estas pafilo en via poŝo aŭ ĉu vi nur feliĉas vidi min? » « Is that a gun in your pocket or are you just happy to see me? »
Citaĵo
« Estas malfacile esti amuza...kiam oni devas resti deca. » « It's hard to be funny...when you have to be "clean". »
Citaĵo
« Tiuj kiuj estas facile ŝokitaj...devus esti ŝokitaj pli ofte. » « Those who are easily shocked... should be shocked more often. »
Citaĵo
« Kiam mi devas elekti inter du malbonoj, mi ĉiam preferas elekti tiun, kiun mi neniam antaŭe provis. » « When choosing between two evils, I always like to try the one I've never tried before. »