Komercisto

El Vikicitaro
Komercisto
Komercisto
Komercisto
Aliaj projektoj
Komercisto en Vikipedio
Komercisto en Komuneja kategorio
Komercisto en Vikivortaro

Komercisto estas tiu, kiu profesie komercadas, do interŝanĝas varojn, produktaĵojn, celante monprofiton.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Mezepoka komerco, kiel montris Sombart, estis farata ĉefe de multo da etaj entreprenistoj. Pogranda kaj pomalgranda komercoj ankoraŭ ne apartiĝis unu de la alia… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Eta aŭ meza entreprenisto, alfrontanta minacon flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian komercon: kaj ricevadi profiton kaj konservadi sendependecon, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en konkurenca lukto kontraŭ monopoloj li staras kontraŭ gigantoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Potencialaj revoluciuloj de la nuna Anglio [1951] estas tute ne laboristoj, sed perdintaj sian pozicion ŝtatoficistoj kaj komercistoj. Tiu ĉi klaso konservis vivan memoron pri siaj iamaj riĉeco kaj povo, kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian politikan senpoviĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …la rusa komerculaĉo transprenis de sia okcidenta frato lian avidon kaj kompatindan pasion pri eksteraj distingoj, sed alproprigis nek lian instruitecon, nek laboremon. Ĉio aŭ nenio — diras li al si kaj se facila profito malsukcesas, li ne tre bedaŭras, trafante kune kun ĉiuj sterkejon. » « …русский чумазый перенял от своего западного собрата его алчность и жалкую страсть к внешним отличиям, но не усвоил себе ни его подготовки, ни трудолюбия. Либо пан, либо пропал, — говорит он себе, и ежели легкая нажива не удается ему, то он не особенно ропщет, попадая вместо хором в навозную кучу. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinMalgravaĵoj de la vivo (1886-1887)
Citaĵo
« Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]