Juliusz de Leliwa-Słowacki (esperantigite Juliuŝ de Leliva-Slovacki; naskiĝis la 4-an de septembro 1809 en Krzemieniec, Ternopila provinco - mortis la 3-an de aprilo 1849 en Parizo) estis pola poeto de romantikismo, dramisto kaj epistolisto armendevena.
« Mi petegas vivantajn ne perdi esperon Kaj alte porti helan torĉon de klerigo! Laŭvice, eĉ de propra viv' fari oferon, Se ilin sankta devo vokos, ne instigo! »
« Lecz zaklinam - niech żywi nie tracą nadziei I przed narodem niosą oświaty kaganiec; A kiedy trzeba, na śmierć idą po kolei, Jak kamienie przez Boga rzucane na szaniec! (pol.)[1]»
— Mia testamento
« Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro, Mi malĝojas, Sinjoro! »
« Choć mi tak niebo ty złocisz i morze, Smutno mi, Boże! (pol.)[2]»