John F. Kennedy
El Vikicitaro
John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge JFK; naskiĝis la 29-an de majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
|
« Pardonu viajn malamikojn, sed neniam forgesu iliajn nomojn. »
|
- (en) Forgive your enemies, but never forget their names.
|
« La homaro devas ĉesigi la militon, aŭ la milito metos finon al la homaro. »
|
- (en) Mankind must put an end to war, or war will put an end to mankind.
|
« "Ĉiuj liberaj homoj, kie ajn ili vivu, estas civitanoj de Berlino. Kaj tial kiel libera homo, mi fieras pri la vortoj: »Mi estas Berlinano«." (parolado antaŭ la urbodomo de Berlino-Schöneberg la 26-an de junio 1963[1]) »
|
- (en) "All free men, wherever they may live, are citizens of Berlin. And therefore as a free man, I take pride in the words: »Ich bin ein Berliner«.") -