Ismail Serageldin

El Vikicitaro
Ismail Serageldin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ismail Serageldin direktoro de Bibliotheca Alexandrina.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi kredas ke enciklopedioj estas mortaj kiel la dido-birdo, en la malnovtipa maniero. Lasu min reiri, ĉar pli frue ĉi tie mi estis intervjuita kaj mi respondis: La libro ĉiam estos kun ni. Libroj - ni iam legis per rulaĵoj, kaj jen oni inventis la kodekson kio estas baze la formo de libro. Oni ne plibonigis tion. Estas kiel tondiloj, kiel kulero, kaj kiel martelo. Estas teknologio kiu estas perfekta je si mem kaj restos tre bona. Sed: Kion pri la enhavo en ĝi? Nu, jen estas libroj kiujn oni legas por informoj. Kaj tiukaze tio, kion oni volas, estas kiel ricevi la informojn. Kaj estas senfine pli efikeca, de pli alta kvalito, uzi diĝitajn fontojn ol la publikigitajn fontojn por referencoj. Do vortaroj kaj enciklopedioj ne estos farataj en tiu peza maniero, havante malnovajn librojn kiuj estos je la tempo, kiam ili eldoniĝas, jam ne plu aktualaj. Due, oni devas serĉi en tiuj ĉiuj, kaj malfermi la paĝojn, kaj jen oni iras al indekso kaj revenas, kvankam eblas tajpi por serĉi. [...] Sed se vi volas teni en via mano maldikan volumon, bele binditan, de la am-sonetoj de Ŝekspiro aŭ historiaj romanoj, tio estas alia afero. Jen ekzistas libro kiel artefaraĵo, jen estas la ĝojo teni ĝin en siaj manoj. Kaj jen estas la efikeco de la libro kiun vi povas kunporti diversmaniere. Sed mi kredas ke la enciklopedioj kaj la vortaroj vere provizas servon. Kaj tiu servo povas esti provizita tiel multe pli efikece enrete ke ilia sorto estas sanĝiĝi. Kaj se ili ne ŝanĝiĝas kaj iras en la reton... Mi volas diri, la malnovaj provizantoj, kiel Britannica, iros en la reton, provizos, kaj provos, fakte, konkurenci kun la modelo kiun pioniris Vikipedio»
— Wikimania 2008, gazetara konferenco, 0'33 (aŭgusto 2008)