Hindaj proverboj

El Vikicitaro

Saltu al: navigado, serĉo

[redaktu] proverboj el lingvo Kannada (lingvo de Karnatako)

  • ಅಡಿಕೆಗೆ ಹೋದ ಮಾನ ಆನೆ ಕೊಟ್ರೂ ಬರೋಲ್ಲ (aDikege hOda mAna Ane koTru barolla)
    • Bonfamon perditan pro betelnukso oni ne reakiros eĉ donacanta elefanton
  • dUrada beTTa nuNNage
    • Malproksiman monton la okuloj vidas glata
      • suferojn aŭ difektojn oni ne konscias kiam la afero malproksimas
  • kAryavAsi katte kAlu
    • Se vi bezonas, ke laboro estu farita, vi pretu eĉ surgenui antaŭ azeno
    • Estas amo al rizo, sed ankaŭ amo al la parencoj
      • eziro estas unu afero, sed oni ne pensu pri nur si
    • Malriĉulo iĝinta riĉulon tenas al si ombreloprtanton eĉ meznokte
      • malriĉulo iĝinta riĉulko tiom avidas montri sian riĉecon, ke li trouzas signojn da riĉeco, ekzemple kutimo havi kun si serviston por protekti vin el la suno
    • La luktisto falis, sed la lipaharoj ne malpuriĝis
      • diratas pri iu, kiu eĉ dum fiasko konservas dignecon (pri kio fieraj lipharoj estas simbolo)