Anton Ĉeĥov
El Vikicitaro
Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (naskiĝis la 29-an de januaro 1860 en Taganrog, Rusio; mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto.
- Se vi timas solecon, ne edz(in)iĝu.
- Verkisto multon skribu, sed ne rapidu.
- Universitato evoluigas ĉiujn kapablojn, interalie - stulton.
- Kia feliĉo estas posedi grandan inteligenton; neniam mankos al vi stultaĵoj por diri.
- Oni diras ke la vero ĉiam venkas, sed tio ne estas vero.
- Ne ekzistas lundo, kiu ne liberigas sian lokon por mardo.
- Rakonto sen virino estas maŝino sen vaporo.