Alexandr Sommer Batěk

El Vikicitaro
Alexandr Sommer Batěk
Alexandr Sommer Batěk
Alexandr Sommer Batěk
Aliaj projektoj
Alexandr Sommer Batěk en Vikipedio
Alexandr Sommer Batěk en Komuneja kategorio

Alexandr SOMMER BATĚK (naskiĝis la 15-an de junio 1874 en Prádlo u Nepomuku, Aŭstrio-Hungario; mortis la 6-an de aprilo 1944 en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio) estis ĉeĥa ĥemiisto, instruisto, pacifisto kaj esperantisto.


Pri Esperanto[redakti]

Kiel mi dum kvindek jaroj vivis kaj laboris : memoraĵoj por la unuaj 50 jaroj de mia vivo 1874–1924[redakti]

Originala titolo: Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí.[1]

  • Mia lernanto Švarc min konatigis kun Esperanto, kiun mi en mallonga tempo ellernis kaj de tiu tempo mi fariĝis ĝia fervora disvastiganto. Ja mi vidis, ke la plej granda kaŭzo de ĉiuj malkonkordoj internaciaj estas nekompreniĝo. Estis al mi klare, ke klereco disvastiĝos multe pli bone, se la homoj ne estos devigataj tiom da idiomoj studadi kaj povos sin dediĉi plie al la studo de sciencoj naturaj kaj de filozofio. Esperanton persone mi rekomendis al mia paĉjo esperante, ke en ĝi li povos utiligi la grandan sian diligentecon kaj mi ja ne eraris. La paĉjo poste multan tempon pasigis per disvastigado de tiu ĉi lingvo kaj multon bonan li tiel faris ankoraŭ en la tempo de sia emeriteco. Ĉefe li tradukis multajn ĉeĥajn naciajn kantojn en Esperanton.[1][2]
  • La slovena poeto Herrmann al mi sendadis Esperantajn tradukojn de poemoj slovenaj, samkiel mia patro de naciaj kantoj ĉeĥaj.[1][3]
  • Esperantisto profesoro Cart min eĉ dum reiro el la kongreso en Dresdeno[4] en Lochotín vizitis kaj entute mi estis subite, danke al tiu ĉi gazeto,[5] en kontakto kun la tuta mondo.[1][3]
  • Multe malpli agrablajn havis por mi sekvojn, ke klopodis mi pacigi la ĉeĥajn esperantistojn. Ekzistis la Unio, kiu estis grupigita ĉirkaŭ esperantisto K. kaj apude la Asocio aliĝanta al esperantisto B. Mi klopodante ekkoni, ĉe kiu estas la vero, petis per flugfolio ĉiujn pintajn esperantistojn, ke li al mi sciigu, kial regas tiu malpaco. Mi ricevis grandan kvanton de leteroj, per kies publikigo evidentiĝis, ke sinjoro K., alie tre klarvida homo, ludas diktatoron en la Unio, de kie li eksigas ĉiujn homojn al li maloportunajn. Rekte min ofendis, kiam estis eksigita eĉ honora membro kaj fondinto de Esperanto ĉe ni, Theodor Čejka, instruisto el Bystřice pod Hostýnem. Mi energie ekdefendis lin kaj pri la rezulto de mia enketo mi referis en Prago en speciala kunveno, al kiu estis invititaj multnombraj esperantistoj. Tio kaŭzis mian elektiĝon kiel prezidanto de la Asocio, sed samtempe tiom da ĝeno kaj persekutado fare de la anoj de sinjoro K. ĝi kaŭzis al mi, ke mi post jaro pri la prezidanteco rezignis kaj nevolante al mi ankoraŭ pli da obstakloj en la vojon metadi, ol mi da ili jam havis, kontakton kun ĉeĥaj esperantistoj mi preferis evitadi, kvankam mi ĉiam bedaŭris tion. Sed miaj spertoj estis tro malgajaj.[1][6]
  • Post iu tempo mi ricevis leteron de esperantisto prof. Bicknell, kiu min tre varme invitis al Bordighera en Italio. Mi decidis tien veturi kaj la 11-an de novembro 1909 mi ekiris el Lošinj al Triesto kaj de tie nokte per vaporŝipo al Venecio. […] En Bordighera ni denove aranĝis nin komforte. Ĉe la familio Bicknell mi estadis gasto kaj faradis kun la profesoro promenojn, dum kiuj li al mi montradis natursciencajn kuriozaĵojn. Ni trarigardis tie la belajn ĝardenojn de Winter, en kiuj oni kreskigas palmojn por diversaj ekleziaj festoj en la tuta Eŭropo. Alie oni kreskigas palmojn por ceremonioj katolikaj, alie por judaj. Bicknell havas en Bordighera propran muzeon, kie li deponas siajn trovaĵojn de prahistoriaj skribaĵoj alte sub glaciblokoj de li malkovritaj. Lia vilao estas ornamita per Esperanta stelo. Li estas fervora esperantisto. En Bordighera estas multnombra kolonio angla, sed Bicknell, kvankam anglo, parolis kun ĉiu nur Esperante. Ankaŭ lia servisto alie ne parolis. Pro lia merito eblas en Bordighera eĉ en la vendejoj interkompreniĝi per Esperanto. Dum mia ĉeesto organizis Bicknell en sia muzeo kunvenon de esperantistoj italaj kaj francaj, kiujn li invitis el Nico kaj gastigis ilin en la granda salono de sia muzeo. Ni travivis gajan posttagmezon kaj vespere disiradis dum kantado de la Esperanta himno:
    „En la mondon venis nova sento,
    tra la mondo iras forta voko“.[1][7][8]
  • Dum nia foresto bone al ni gardis nian loĝejon kara amiko mia D-ro Kamaryt, kiu min samtempe en la lernejo anstataŭis. Ni jam estis konatoj el la Asocio Esperanta, kies mi estadis prezidanto.[1][9]
  • Nia klano Batěk estis ĉiam al la judoj justa. Supozeble estas tiel ĉar inter miaj antaŭuloj, kiel mi ĝis nun konvinkiĝis, fluas eĉ ne guto da juda sango. Mi mem konsideras la nacion judan la plej granda el ĉiuj nacioj en kaj la bona kaj la malbona sencoj. Ĝi estas same nacio de genioj, kiel nacio de krimuloj. Ĝi estas nacio vere granda. […] Estas vere, ke judoj disvastigas en Moravio kaj Silezio la brandan peston, sed same ĉe nia liberiĝo estis judoj. Inĝ. Fleischner, D-ro Kohn kaj prof. Velemínský akiris al si grandajn meritojn. La plej grandaj genioj de la mondo estas judoj, komencante de Jesuo kaj Baruĥ Spinozo kaj finante per Zamenhofo kaj Ejnŝtejno.[1][10]
  • [Podbrezová. …] La knaboj al mi volis montri la leĝeran vivon en la apuda banloko en Brusno. Sed al ni sin tiu banloka socio jam tiom abomenigis, ke ni akceptis volonte la inviton de la nin salutanta montaro por grimpo supren sub la monton Holý vrch. Ni supreniĝadis pli kaj pli alten. Kun ĝojo ni atendis la kabanojn de la karpataj paŝtistoj, la verdan herbon, la tintantajn gregojn de ŝafoj kaj bovinoj, la sunbrunajn laŭtkriantajn ŝafpaŝtistojn, kaj tion ĉion, kio de ni en la urbo estas tiom fora, ho tiom fora. Mi ne scias, ĉu la knaboj bone komprenis mian sopiron supreniĝadi en la alton, per nuda piedo tuŝadi la molan herbon kaj enspiradi la aeron de la altaĵoj montaraj. Supre, por ke mi tempon tiun ne vane forpasigu, aranĝis mi por ili lecionon de esperanto. Tio estis jam la 4-a leciono, tiel ke mi en Podbrezová inicis la frontajn laboristojn en la komencojn de tiu ĉi internacia idiomo. Mi memoris, kiajn sukcesojn atingis mia patro, kiu iam en Osek u Rokycan tiean laboristaron instruis dum mallonga tempo pri Esperanto tiel, ke tiuj poste povis korespondi kun la tuta mondo kaj iuj el ili pro tiu ĉi scio poste havis konsiderindan profiton en la sekva vivo. En Slovakio havus Esperanto konsiderindan signifon almenaŭ laŭ tiu flanko, ke ĝi kondukas al pli alta konceptado de la vivo kaj tiras for de drinkado kaj kartludoj.
    Kaj, ĉefe, ĝi konatigas kun eksterlando kaj tiel plivastigas la horizontojn kaj komprenon de la bezonoj hejmaj. Ĝi instruas koni homojn kaj pro tio ankaŭ la aŭtentajn amikojn kaj la verajn malamikojn. Kaj la slovakoj bezonas ekkoni, ne per fremda suflorado, sed per sia propra intelekto kaj per sia propra koro, kiuj estas iliaj amikoj kaj kiuj havas pri ili malbonajn intencojn.
    Tie supre en la montaro bone iris la instruado. Kaj ankoraŭ ni poste iom kantis kaj poste plu en la alton.[1][11]

Referencoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Traduko de la citaĵoj el la ĉeĥa: Marek Blahuš
  2. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 179 (jaro 1905).
  3. 3,0 3,1 Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 192 (jaro 1908).
  4. 15-a ĝis 22-a de aŭgusto 1908
  5. la gazeto Zájmy všelidské ("Interesoj tuthomaraj")
  6. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 193–194 (jaro 1908).
  7. La teksto de la Esperanta himno estis ankaŭ en la originala ĉeĥlingva teksto citita tiel ĉi en Esperanto.
  8. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 202–203 (jaro 1909).
  9. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 204–205 (jaroj 1909–1910).
  10. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 291–292 (jaro 1918).
  11. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 337–338 (jaro 1921).