Adam Ostolski

El Vikicitaro
Adam Ostolski
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Adam OSTOLSKI (n. 1978) estas pola sociologo kaj publicisto, prezidanto de la pola verda partio Verduloj 2004.

  • Vendrede ni ricevis neatenditan viziton de José Antonio Vergara el Ĉilio kaj Mireille Grosjean el Svislando, du Verdaj kamaradoj venintaj al Pollando por ĉeesti en la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Estas surpriza kiom proksimaj estas la idealoj de la Verduloj kaj tiuj de Esperanto, kiel lingvo konstruita ĉirkaŭ idealoj de paco kaj homa egaleco senrigarde al nacieco. Kaj sur la espero, esenca por ia ajn progresisma politiko.
Mi sentas min honorita konatiĝinte kun José Antonio kiu antaŭe estis aktivulo kontraŭ la reĝimo de Pinochet. Mi imagas kiom da kuraĝo tio postulis. Kaj mi admiras, ke li daŭre batalas por tio por kio li batalis tiam. Estas alia speco de kuraĝo kiun ni – Verduloj, Socialistoj, Esperantistoj – bezonas nun en nia post-politika erao: la kuraĝo zorgi.
On Friday, we had surprise guests in our Warsaw office: José Antonio Vergara from Chile and Mireille Grosjean form Switzerland, two Green comrades who came to Poland for the Universala Kongreso de Esperanto in Białystok. It is amazing how close is the relationship between Green ideals and Esperanto, as a language build aroud the idea of peace and equality of people regardless of their nationality. And on the principle of hope, essential to any progressive politics.
I am deeply honoured to get acquainted with José Antonio, who was an activist of the opposition under the Pinochet regime. I imagine how much personal courage it required. And I admire that he continues to struggle now for what he struggled then. It is another sort of courage, that we – Greens, Socialists, Esperantists etc. – need in our postpolitical era: the courage to care.
Fonto: http://greenvoicefrompoland.blogspot.com/2009/07/free-to-care.html
Fonto de la traduko: http://www.verduloj.org/34/a34_verd.pdf

Vidu ankaŭ[redakti]